Bonvenon ! La Kristana Eklezio de Kurselo (Courcelles-Belgio) estas sendependa evangelia eklezio, membro de la Evangelia Protestanta Sinodo de Belgio. Ĝi estas agnoskita de la belga Ŝtato. Ĝi estas ĥarisma komunumo, kiu serĉas bonan ekvilibron inter bonkvalita biblia instruado kaj ĉiam pli profunda sperto de kunuleco kun Dio. Ni deziras al vi  bonan viziton. Dio vin benu !
N.B. La pastoro de la eklezio parolas Esperanton, oni povas lin kontakti per la retadresso: ac.courcelles@belgacom.net.


Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo,

Triumfos la stepo

Kaj ekfloros kiel lilio.

Ĝi forte ekfloros

Kaj triumfos,

Triumfos kaj kantos ;

La gloro de Lebanon estos donita al ĝi,

La beleco de Karmel kaj Ŝaron ;

Ili vidos la gloron de la Eternulo,

La majeston de nia Dio.

Fortigu la senfortiĝintajn manojn,

Kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.

Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro:

Tenu vin forte, ne timu ;

Jen estas via Dio !

Venos venĝo,

Repago de Dio ;

Li mem venos kaj helpos vin.

Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj,

Kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.

Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo,

Kaj la lango de la mutulo ekkantos ;

Ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo

Kaj en la stepo riveroj.

Kaj la fantoma lago fariĝos reala,

Kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo ;

La loĝloko de ŝakaloj

Fariĝos loko por kano kaj junko.

Kaj estos tie irejo kaj vojo,

Kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta ;

Malpurulo ne iros sur ĝi,

Ĉar nur al ili ĝi apartenas ;

Irante sur tiu vojo,

Eĉ malsaĝuloj ne eraros.

Ne estos tie leono,

Kaj rabobesto ne aperos sur ĝi,

Ne troviĝos tie ;

Iros nur savitoj.

Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos

Kaj iros sur Cionon kun kantado,

Kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo ;

Ĝojon kaj gajecon ili atingos,

Kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Jesaja 35 : 1-10